| Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |
Saluton Ivano,bonege ke vi volas helpi :-) Veran manlibron ni ne havas, sed mi provas klarigi kiel tradukado de pakaĵoj de GNOME funkcias.
Vi ja jam trovis la traduk-paĝon de Brasero ĉe la GNOME-projekto kaj rezervis ĝin por traduko. Tio jam estas bona komenco. Nun elŝutu la po-dosieron de la pakaĵo (jen ligilo: http://l10n.gnome.org/POT/brasero.master/brasero.master.eo.po) kaj redaktu ĝin per programo kiel Poedit (http://www.poedit.net/) aŭ Gtranslator (http://projects.gnome.org/gtranslator/) - mi preferas la duan.
Post traduko alŝutu la dosieron al la retpaĝo. Certe ankaŭ interese: paĝo pri niaj stilaj konvencioj http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=tradukadoPor kelkaj pakaĵoj ekzistas dua vojo por traduki ĉar ili ankaŭ tradukeblas ĉe Launchpad. Tio ankaŭ eblas ĉe Brasero:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/oneiric/+source/brasero/+pots/brasero/eo/+translateĈar tradukoj ĉe Launchpad nur aperos ĉe Ubuntuo, ni ne forgesu transigi la tradukaĵon al la GNOME-projekto.
Esperable mi vortigis ŝufiĉe klare. Demandu se io ne klaras! Kristjan On 18.11.2011 22:22, Ivan Camilo Quintero Santacruz wrote:
Saluton! mi Ĵus kuniĝis al la traduka teamo de GNOME en la esperanta
lingvo, sed... kion mi devas fari por traduki la pakaĵojn? mi volas
traduki la "Brasero"-n pakaĵon, ĉu vi havas manlibro por helpi min en la
tradukado? Dankon!
pakaĵo
/Remus /
/Ivan Camilo Quintero Santacruz Ivano Kamilo Kintero Sankt-kruco//
/Ingeniero de Materiales Inĝeniero/ de Materialoj
/Universidad del Valle Universitato de la Valo/
/Cali, Colombia Kaliurbo, Kolombio//
//
| Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |